PENSOJ DE IVAN MERZKolekti
riĉaĵon por alia vivo
Kie
ne estas Vi, Dio, tie ne ekzistas ĝojo. Forton, forton, forton! Kiun
mi timu, se ni ĉi tie estas nur vojaĝantoj kaj por ni estas
ĝojo trabarakti kaj kolekti riĉaĵon por la alia granda
vivo. Forton, denove pri forto mi petas Vin! (15.4.1917.) Koro
Jesua, al Vi mi oferas mian vivon!
Koro
Jesua, al Vi mi oferas mian vivon: se estas je Via gloro ke mi suferu kaj
tiel mi venu al Vi, estu Via volo kaj mi petas Vin ke kun mi en Via regno
estu miaj gepatroj.(23.3.1921.) Papo-videbla
Kristo sur la Tero
Kristo
estas centro de la historio, same Papo estas centro de tiu historio. Li
estas videbla kaj viva Kristo sur la Tero. Papeco-lumturo
tra la epokoj
En
la hodiaŭa ĥaoso kiu regas tra la mondo en kiu estas malfacile
diferenci veron disde malvero, bonon disde malbono la providenco sur la
monto metis unu lumturon – papecon – kiu lumas tra la epokoj kaj tra
la tuta mondo. Preĝo
al Maria
Patrino
mia bona, plej granda, mi petas Vin, plenigu mian animon per belaj sentoj
kaj noblaj pensoj, Vi ĉiam marku mian vojon, malgraŭ ke estas
por mi malfacile sekvi ĝin. (14.12.1914.) Konstrui
katedralon en niaj animoj
Ĉiu
inter ni en si mem portas fundamenton de iu alia katedralo
kiun oni devas konstrui: tio estas la templo de la Sankta Spirito
en niaj animoj. Ni unue devas konstrui tiun katedralon en ni mem kaj poste
helpi konstrui la katedralon en la animoj de niaj proksimuloj.
Perditaj
kaj akiritaj tagoj
La
tago kiun homo oferis por alia ne estas lia perdo, sed gajno. La tagoj dum
kiuj ni nenion faris por aliaj, sed nur por ni mem, tiuj tagoj estas
perditaj. Preĝo
por alia pli valoras
En
katekismo estas skribite: se homo preĝas por si mem, tio estas pro
bezono, sed se li preĝas por aliulo, tio estas pro karismo kaj tiu
preĝo pli valoras. Ni preĝu unu por la alia.
Liturgio
ligas popolojn
Liturgio
ne ligas nur unuopulojn de iu popolo al unu tuto, ĝi
ankaŭ estas fadeno inter ĉiuj popoloj kaj tiel ili fariĝas
gefratoj kaj infanoj de unu Patro en la ĉielo. Komunio-vivofonto
Komunio
estas vivofonto. (25.3.1914. )
|